|
 |

Florenco, kie historio fontas
Florenco, ĉefurbo de regiono Toskanio, accounting estas urbo kun pli ol duon-miliona loĝantaro.
Origine, "Florentia" (la floranta, la prospera) estis la nomo kiun
romianoj donis al la eta fiksloĝejo fondita la 1an antaŭkristan
jarcenton piede de la antikva etruska Fiesole.
Ĝi plejglore radiis inter la 14a kaj 16a jarcento, kiam en Toskanio
naskiĝis kaj evoluis tiu neripetebla granda sezono de kultura, arta kaj
scienca evoluoj, nomata Renesanco samsung np-q1u . El tiu eksterordinara epoko,
Florenco gardas plej elstarajn atestojn. Grandaj civilaj kaj religiaj
arkitekturaĵoj; skulptaĵoj kaj pentraĵoj arte plejvaloraj; atestaĵoj de
la kreiva laboro de grandaj geniuloj: kiaj, inter aliaj, Leonardo da Vinci, Michelangelo Buonarroti, Filippo Brunelleschi.
Kaj ĝuste ĉi tie, en Florenco, agadis gravaj pensuloj kaj sciencistoj, kiaj Machiavelli kaj Galilei; kaj ĉi tie naskiĝis la moderna itala lingvo, dank'al la granda literaturo de Dante, sed ankaŭ de Petrarca kaj Boccaccio.
Florenco famas ankaŭ pro eleganto kaj bongusto, kiu fontas el
plurjarcenta sperto en kreado de metiartaĵoj, kiaj arĝentaj kaj oraj
juveloj, filigranoj, mozaikoj el malmolaj ŝtonoj, ledaĵoj, brodaĵoj,
ceramikaĵoj, hejmaj dekoracioj kaj antikvaĵoj.
Unuafojan vizitanton de Toskanio nepre mirigos la natura simbiozo inter
pejzaĝo kaj kulturo xbox 360, inter historio kaj esprimoformoj de arkitekturo
kaj urboplanado, inter la urba kaj kampara dimensioj kaj iliaj arta,
arkitektura kaj monumenta havaĵoj.
|
|