Universala Kongreso de Esperanto 2006

Italio, historio ĉiom spektinda


Pri Italio - almenaŭ kiel geografiaĵo - oni paroladis jam etrusk-epoke. Etruskoj, popolo antikva, alte civilizita, lasis vastajn spurojn, eĉ hodiaŭ videblajn en multaj arkeologiaj ejoj accounting.
La vorto Italio plue aperis, dum la Rom-ekspansia tempodaŭro, sur monero de la unua antaŭkrista jarcento, stampita far konfederacio de italiaj popoloj samsung np-q1u .
La longedaŭra roma dominado postlasis neforviŝeblajn spurojn ankaŭ en la Italio hodiaŭa: vojoj, akvoduktoj, urboj, pontoj, teatroj, temploj, monumentoj... Memorigiloj pri estinteco praa, tamen eksterordinare nunaj kaj videblaj tra la tuta Italio, denorde alsude.
Post la falo de la roma imperio - danke al ekfloro de sendependaj ŝtato-urboj, kiaj Venecio, Florenco, Sieno, Ĝenovo, Milano kaj aliaj - Italio iĝis lando floranta je artoj kaj komercoj, prospera, civilizita, kaj, ĉefe, lulilo de Renesanco: granda kultura movado kiu, ekinta en Italio en la 15-a jarcento, profunde influis la historion de la eŭropaj kulturo kaj civiliziĝo. La renesanca arto lasis ĉilande tiom da ĉieaj art-trezoroj, ke Italio vere rigardeblas kvazaŭ subĉiela art-galerio. Laŭ Unesko, pli ol duono de la arta kaj historia havaĵoj tutmondaj situas en Italio xbox 360.
Neeblas, do, ke ĝuste vi maltrafos neforgeseblan rendevuon kun lando, kie vi renkontiĝos kun la origino de la moderna civilizo.

 
 
Web 2.0 Online Dating Service with Dating Games: www.FirstClickFriend.com
Universala Kongreso de Esperanto Articles catalogue Our partners A