Universala Kongreso de Esperanto 2006

Junularaj aranĝoj

Tranokti ŝpare dum Florenca UK

Du sportejoj funkcios kiel amasloĝejoj dum Florenca UK: unu estas "Impianto Polivalente 'Paganelli' kaj la alia estas San Marcellino; ambaŭ troviĝ accounting;as iom for de la Kongresejo sed eblas trairi urbe per taŭ samsung np-q1u ;gaj tramoj. La kosto kiun vi pagos surloke estas 25 eŭroj, kiuj bezonatas por asekuro kaj fina purigado. Por konfirmi, skribu al mi tuj ĉar la lokoj forvaporiĝ xbox 360;as kiel varmaj bulkoj ;-)

kontaktu Cristina de Giorgi

TEAMO:

  • Francesco Maurelli
  • Daniela Tagliafico
  • Petro Balá�
  • Vera Acsàdi

PROGRAMO:

  • En la kongresejo
    • Vin-gustumado: lernu la faman italan arton gustumi vinon, ĵaudon posttagmeze
    • Pasporta Servo: kio estas? - viv-spertoj kaj travivaĵoj
    • Komparo inter runa kaj euska lingvoj, kantoj, teatraĵoj
    • Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo: rakonto pri neforgesebla adventuro
    • Junula E-agado
    • "bao" - tanzana ludo
    • koncerto de "Ĵomart kaj Nataŝa" - kunlabore kun la oficiala programo de UK

  • Ekskursoj
    • Duontaga ekskurso al Fiesole, lundon, la 31an de julio
      Vizitu la ĉarman monteton tuj apud Florenco! (posttagmeze kaj, por tiuj kiuj volas, vesper[manĝ]e)
      Ĉu ni picumos kune en Fiesole? 
    • Ekspozicio pri maŝinoj (funkciantaj kaj plejparte proveblaj!!!) ideitaj de Leonardo Da Vinci, mardon, la 1an de aŭgusto.
      Vidu eksterordinarajn geniaĵojn!!!
    • Tuttaga ekskurso al Viareggio kaj al la maro, merkredon, la 2an de aŭgusto.
      Lasu la florencan varmecon kaj ĝuu brilan etoson kun ni!  
    • Duontaga tranatura ekskurso (ringo de la Renesanco ), vendredon, la 4an de aŭgusto
      Renesanca promeniro ĝuste por vi! (matene)
  • Vesperoj
    • Interkona Vespero, sabaton, la 29an de julio - gastejo "Villa Camerata"
    • Nokta Urbumado kun surprizo, dimanĉon, la 30an de julio.
      Ĝi komenciĝos tuj post la flagosvingista spektaklo: vi ne havas ajnan pretekston por ne partopreni!
    • Kvizo: "Kiu volas iĝi milionulo?", lundon, la 31an de julio - gastejo "Villa Camerata"
      Ĉeestu kaj partoprenu en la plej amuza, interesa kaj freneza kvizo en Esperantujo!
    • Karaokeo, mardon, la 1an de aŭgusto - gastejo "Villa Camerata"
      Kantu kune kun ni viajn plej ŝatatajn kantojn
    • StilEkzercoj, merkredon, la 2an de aŭgusto - gastejo "Villa Camerata"
      Amuzaj ekzercoj fare de Sebastien Erhard. Vi ne povas ilin maltrafi!
    •  Granda Koncerto de DOLCHAMAR, ĵaudon, la 3an de aŭgusto - gastejo "Villa Camerata"
      La plej fama kaj lerta roka grupo en Esperantujo
    • Diskejo kaj Adiaŭa Festo, vendredon, la 4an de aŭgusto - gastejo "Villa Camerata"

  • Noktaj Filmoj
                                   Ĉiu nokte en la gastejo "Villa Camerata" estos projekciataj filmoj subtitolitaj en la via plej ŝatata lingvo!

  • Lotumado 
                      Eksterordinara lotumado: c'iu bileto kostas kiel ĝia numero: ekz. bileto num. 423 kostas 423 cendojn (4,23 €).
                      Disponeblos g'is 1000 biletoj, do biletkosto varias ekde 1 cendo ĝis 1000 cendoj (10 €).
                      Grave: la granda parto de la enspezita mono estos donita al fonda
ĵo de UEA por socia agado en la Tria Mondo

Ĉiu kiu havas ideojn aŭ proponojn pri la junalaraj aranĝoj, kontaktu Francesco Maurelli.

Chiunque abbia idee e proposte sul programma giovanile, può contattare Francesco Maurelli.

 
 
Web 2.0 Online Dating Service with Dating Games: www.FirstClickFriend.com
Universala Kongreso de Esperanto Articles catalogue Our partners A