|
 |

Malmultekostaj loĝeblecoj
Ĉi-sube ni prezentas kelkajn malmultekostajn loĝeblecojn por
tranokti en Florenco dum la 91a UK accounting. Krom la Studenta loĝejo, kiun jam
eblis mendi per la Dua Bulteno, aperas ĉi-sube ankaŭ kelkaj aliaj malmultekostaj eblecoj petitaj de kongresemuloj.
Interesitoj bonvolu mendi dormlokon kiel eble plej rapide por ne riski resti... surstrate!
Studenta loĝejo - 6, Piazza Luigi Dallapiccola (Via Maragliano ĉe via Lulli)
Komfortaj dormoĉambroj kun bazaj mebloj kaj kuirforneto, sed sen
kuiriloj. Matenmanĝo ne inkluzivigita! Necesas mem kunporti bantukojn.
1,5 km de la kongresejo, dek minuta distanco de la kongresejo buse.
Loko en ĉambro unulita: 45 € - dulita: 28 €.
Ostello Della Gioventù samsung np-q1u ; Villa Camerata - 2/4, Viale Righi
Plurpersonaj ĉambroj (dividitaj laŭ sekso aŭ miksitaj nur je specifa
peto) kun necesejo je ĉiu etaĝo, matenmanĝo kaj littukoj (necesas mem
kunporti bantukojn). Je dek minuta distanco de la kongresejo buse.
Ankaŭ kampadeja spaco, ĉu per propraj rimedoj – tendo, ruldomo aŭ veturdomo – ĉu rezervante liton en tendo de la ejo mem.
Loko en ĉambro plurlita: 17.50 €.
Loko en tendo kvarpersona: 14.00 €. (malmultaj! Mendu frue!)
Propra tendo (malgranda): 7.00 € + po 7.00 € por persono.
Propra tendo (granda) xbox 360, ruldomo aŭ veturdomo: 14.00 € + po 7.00 € por persono.
Kaze de troa mendado vi povos ricevi lokon en alia similpreza kaj samkvalita junulargastejo.
Ostello Gallo D'Oro - 104, Via Cavour
Plaĉaj ĉambroj, de 2 ĝis 6-litaj, kun necesejo kaj duŝejo enĉambraj
(aŭ tuj apude, privataj), kun matenmanĝo, littukoj (necesas mem
kunporti bantukojn). Ie dek minutojn piede de la kongresejo. Bona etoso.
Loko en ĉambro du/trilita: 32.00 € - kvar/seslita 29.00 €.
Hotel Savonarola
Belaj ĉambroj kun necesejo, matenmanĝo, dek minutojn piede de la kongresejo.
Loko en ĉambro dulita: 32.00 €.
- Por mendi ĉambron bonvolu komuniki vian elekton, kune kun
via nomo, retadreso, kongresa numero (KN) kaj UEA-kodo, al la retadreso (aŭ letere al Cristina de' Giorgi - Via Filippi 22, Caprona, I-56010 Vicopisano (PI), Italio).
- Post
la elekto de via preferata solvo kalkulu la koncernan koston, kaj sendu
ĝin al UEA aŭ al "Federazione Esperantista Italiana, Via Villoresi 38,
20143 Milano", poŝta konto 37312204. Bonvolu noti sur la kvitanco ke
temas pri "pago por hotelo/gastejo ...(nomo de la hotelo/gastejo)...".
Necesas aldoni al la sumo pagota al UEA ankaŭ la bankajn kostojn
indikitaj en la Dua Bulteno.
- Kiel dato de mendoricevo oni konsideras la daton de la ricevo de la pago
- Pro organizaj kialoj ni invitas ĉiujn mendi antaŭ la komenco de Julio
- Pri malmendoj kaj kunloĝado validas la reguloj indikitaj en la Dua Bulteno
|
|