|

|

Toskanio
Toskanio (aŭ Toskanujo, itale Toscana /toskana/)
estas regiono de centra Italio situanta inter la toskania-emilia
Apenino kaj la Tirena Maro. Laŭ surfaco ĝi estas unu el la plej vastaj
italaj regionoj, kun 22997 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 10
provincoj: Firenze /firence/ (Florenco, la regiona ĉefurbo) kaj (de norde suden) Pistoia /pistoja/, Prato, Massa-Carrara /mas:a kar:ara/, Lucca /luk:a/, Pisa /piza/, Livorno, Arezzo /arec:o/, Siena /sjena/, Grosseto /gros:eto/. La loĝantaro konsistas el ĉ. 3,5 milionoj.
Montetoj okupas du trionojn de la regiono, unu kvarono konsistas el
montoj kaj nur unu dekono el ebenaĵoj accounting. Ne malproksime de la marbordo
estas la sep toskaniaj insuloj, el kiuj la plej granda estas Elba.
Toskanio havas submediteranean moderan klimaton, kun pli oftaj pluvoj aŭtune kaj vintre kaj sekeco somera.
Etruskoj enloĝiĝis en la regiono ĉirkaŭ la jaro 1000 a. Kr. evoluigante
propran riĉan kulturon. Ekde la 5-a ĝis la 3-a jc. a. Kr. la etruskaj
urboj - kiuj estis ne unuigitaj sed memstare regataj - transiris sub la
romian dominadon; la etruska lingvo iom post iom malaperis, kaj al ĝi
supermetiĝis la latina. La imperiestro Aŭgusto faris el Toskanio la
7-an regionon de Italio. Post la falo de la Roma imperio kaj pluraj
invadoj, post la jaro 1000 la diversaj urboj komencis havi fortan
disvolviĝon ekonomian kaj komercan, rivalis kaj samsung np-q1u ofte militis inter si.
Toskanio iom post iom estis unuigita fare de la Florenca Komunumo, kiu
akiris dominadon super la aliaj urboj (escepte de Lucca). En 1437 la
familio Medici /mediĉi/ akiris la regadon (Sinjorecon); Cosimo /kozimo/ la 1-a donis solidan bazon al la toskania ŝtato kaj en 1570 ricevis de
la Papo la titolon de Grandduko. La familio Medici regis la
Grandduk-landon ĝis 1737, kiam la regado transiris al la familio
Lorena. Post la Napoleona periodo kaj la restaŭrado komenciĝis movadoj
por liberala konstitucia regado kaj en 1848 toskanaj xbox 360 volontuloj
partoprenis en la unua milito por itala sendependeco. Je la eksplodo de
la dua milito por sendependeco (1859) la grandduko Leopoldo la 2-a
definitive forlasis Toskanion kaj en 1860 referendumo decidis anekson
de la regiono al Piemonto kaj do al la naskiĝanta ŝtato itala.
Toskanio estis la centro de la Renesanco. Artaj atestaĵoj troviĝas ne
nur en Florenco sed ankaŭ en la aliaj urboj; mondkonataj estas ekzemple
Siena kaj Pisa. Pri la etruska civilizo atestas precipe Volterra /volter:a/.
Toskanio allogas alilandanojn ne nur pro siaj artaĵoj, sed ankaŭ pro
siaj pejzaĝoj, pro sia kampara civilizo kaj siaj manĝaĵoj kaj vinoj.
Fine ni memorigu ke en Toskanio evoluis la nuna itala literatura lingvo
kaj ke ĝuste en Siena estas universitato por alilandanoj kiuj volas
lerni la italan.
|
|