Universala Kongreso de Esperanto 2006

Aviadile

Depende de la kompanio kiun vi elektis, vi alvenos al:

  • flughaveno Amerigo Vespucci en Florenco, se vi elektis unu el la internaciaj flugoj kiuj alvenas ĉiutage el Barcelono (Meridiana), Frankfurto kaj Munkeno (Lufthansa), Londono (Meridiana), Madrido (Meridiana), Parizo (Air France) kaj Vieno (Austria Airlines) aŭ per unu el la aliaj neĉiutagaj flugoj troveblaj en la horaro de internaciaj flugoj.
    La flughaveno situas je kvar kilometroj accounting de la centro de la urbo, kiu estas atingebla per taksio en proksimume 10-15 minutoj. Eblas ankaŭ veturi per specifa bus-servo "Vola in bus" (Flugu per buso) kiu atingas la centran stacidomon, en 20 minutoj kaj kostas nur 4 €.
  • flughaveno Galileo Galilei en Pisa, se vi elektis unu el la internaciaj flugoj kiuj alvenas ĉiutage el Barcelono (Iberia), Berlino (Easy Jet), Bruselo (Ryanair), Dublino (Ryanair), Londono (Ryanair), Madrido (Iberia), Munkeno (Lufthansa), Parizo (Alitalia, Easy Jet) aŭ per unu el la aliaj neĉiutagaj flugoj troveblaj en la horaro de internaciaj flugoj.
    Tuj ekster la flughaveno situas samsung np-q1u la fervoja stacidomo de kie forveturas rektaj trajnoj al la centra stacidomo de Florenco Santa Maria Novella. La vojaĝo daŭras iom pli ol unu horo kaj kostas po 5,10 € por ĉiu persono.
  • flughaveno Fiumiĉino en Romo, se vi alvenas al la flughaveno de Roma Fiumiĉino eblas daŭrigi aviadile la vojaĝon por iri al Florenco aŭ, se vi preferas, vi povos ĝin atingi trajne . Ĉi kaze vi devas unue iri al la roma stacidomo Termini:
    - de la flughaveno Fiumiĉino al la roma stacidomo Termini, elirinte el la pakaĵ-reprenejo, trafu (ajnan) lifton kaj eliru je la etago 2 (la lasta). Sekvante la indikojn treni / trains atingu la flughavenan stacidomon. Tie trafu la trajnon Leonardo: deir-kajo: 2; kosto: 9,50 € bileto aĉetebla ĉe automatoj au giĉetoj (sed ne surtrajne kie oni krompagas 32 €!!); veturo-daŭro: 35 minuta; startoj ekde 6:37h ĝis 23:37h, kun 30-minutaj intervaloj; ununura kaj fina stacio: Stazione Termini.
    - de roma stacidomo Termini al la florenca stacidomo Santa Maria Novella, veturu per unu el la multnombraj rektaj trajnoj, kiuj iras al la stacidomo de Santa Maria Novella.

Trajne

Per trajno oni alvenas al la ĉefa stacidomo xbox 360 en la urbocentro. La kongresejo troviĝas tute apude je proksimume 100 metrojn. En tiu kvartalo situas multaj el la rezervitaj hoteloj.

Aŭtomobile

Estas konsilinde veturi aŭtomobile al Florenco nur se via hotelo garantias parkejon por via aŭtomobilo dum la tuta periodo de la kongreso. Fakte en la proksimaĵo de la kongresejo eblas parki nur sub la centra stacidomo kie tamen longaj haltoj estas nekredeble multekostaj.

Busaj karavanoj

Ni atentigas la organizantoj de karavanoj, ke por eniri en Florenco per busoj oni devas pagi tagan tarifon, kiun ĝis nun ni ne sukcesis rabatigi.

 

 
 
Web 2.0 Online Dating Service with Dating Games: www.FirstClickFriend.com
Universala Kongreso de Esperanto Articles catalogue Our partners A